Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-37-

ko, Juzjo, mortis, ĉar li estis surveturita. Ŝi diris, ke ŝi sopiris al mi, ke ŝia kokino havas dek kokidojn, ke al la sinjorino grafino, dufoje en semajno, alveturas vizite iu sinjoro, ke ili havas guvernistinon, kiu amas la bienskribiston, kaj ke la mortinta Juzjo estas por ŝi— t. e. por Zonjo — tute indiferenta, ĉar li estis gibhava. Sed malgraŭ tio ŝi kompatas lin.

Dirante tion, ŝi ŝajniĝis granda fraŭlino.

La patron mi ekvidis tagmeze. Li salutis min tre kore kaj diris, ke por la ferioj li donos al mi ĉevalon kaj permesos pafi per la granda pistolo. Kaj poste li aldonis:

— Iru tuj en la palacon kaj salutu la sinjorinon grafinon, kvankam...

Subite li svingis la manon.

— Kio do okazis, patro?... — mi demandis kiel plenkreskinta homo, kaj mi eĉ ektimis pro mia kuraĝo.

Neesperite 1a patro respondis senkolere, kun nuanco de maldolĉeco;

— Ŝi jam ne bezonas la maljunan plenrajtigiton. Baldaŭ estos ĉi tie nova sinjoro, kaj tiu-ĉi eĉ mem scipovos...

Li interrompis, kaj forturninte sin, li ekmurmuris tra la dentoj: — Malgajni la bienon en kartludo...

Mi komencis konjekti, ke dum la tempo de