Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-38-

mia foresto okazis tie ĉi grandaj ŝanĝoj. Malgraŭ tio mi iris saluti la biensinjorinon. Ŝi akceptis min favore, kaj mi rimarkis, ke ŝiaj malgajaj okuloj havas hodiaŭ tute alian esprimon.

Revenante, mi renkontis sur la korto la patron kaj mi diris, ke la sinjorino grafino estas tiel gaja, kiel neniam. Ŝi turniĝas, kunfrapas klake la manojn, tute same, kiel ŝiaj ĉambristinoj.

— Nu! ĉiu virinaĉo, antaŭ la edziniĝo, havas bonan humoron...—rediris la patro, kvazaŭ al si mem.

En tiu ĉi momento alveturis antaŭ 1la palacon malpeza kaleŝo, kaj el ĝi elsaltis altkreska viro, kun nigra barbo kaj kun flamaj okuloj. Ŝajnas, ke la sinjorino grafino elkuris en la antaŭvestiblon, ĉar mi ekvidis, kiel tra la pordo ŝi etendis kontraŭ li ambaŭ manojn.

La patro, kiu iris antaŭ mi, ridis mallaŭte kaj murmuris:

— Ha! ha!.. Ĉiuj virinaĉoj freneziĝis!.. La sinjorino sopire ĝemetas al la elegantulo, kaj la guvernistino al la bienskribisto... Por Salomeo restis mi, aŭ la pastro-preposto... Ha! ha!...

Mi havis la dekduan jaron de mia aĝo kaj mi jam multe aŭdis pri la amo. Tiu kolego,