Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-39-

kiu razis la lipharojn kaj sidis tri jarojn en la unua klaso, parolis al ni pri siaj sentoj al iu fraŭlineto, kiun kelkfoje dum tago li vidis sur la strato, aŭ en la fenestreto. Cetere mi mem legis kelke da tre belaj romanoj kaj mi bone memoras, kiom da korturmento kaŭzis al mi iliaj herooj.

Tiakaŭze ia duonlaŭtaj vortoj de mia patro faris sur min malagrablan impreson. Mi eksentis simpation por nia biensinjorino, kaj eĉ por la guvernistino, kaj, aliflanke, antipation al la barbhava sinjoro kaj al la bienskribisto. Neniam mi tion dirus laŭte (mi ne kuraĝus eĉ ekpensi tion precize), sed ŝajnis al mi, ke same nia sinjorino, kiel ankaŭ la guvernistino farus multe pli konvene, se ili sopirus... al mi!..

En la daŭro de kelke da sekvantaj tagoj mi ĉirkaŭkuris la vilaĝon, la parkon, la stalojn; mi rajdis sur ĉevalo, naĝis en boato, sed baldaŭ mi rimarkis, ke mi komencas enui. Vere, la patro ĉiam pli ofte interparolis kun mi kiel kun plenkreskinta homo; la sinjoro brandfaristo invitadis min trinki ĉe li malnovan brandon, kaj la bienskribisto altrudadis al mi sian amikecon kaj li eĉ promesis rakonti al mi siajn korsuferojn, kiujn li spertas kaŭze de la guvernistino, sed — tio ne amuzis min.