-40-
La malnovan brandon de la sinjoro brandfaristo, kaj ankaŭ la konfidaĵojn de la bienskribisto mi fordonus por unu bona kolego. Sed kiam mi en la penso elektadis inter tiuj, kiuj kune kun mi finis la unuan klason, mi konvinkiĝis, ke neniu el ili konvenus al mia hodiaŭa agordiĝo.
Iufoje, el la profundaĵo de mia animo, eligadis la malgaja ombro de la mortinta Juzjo kaj ĝi rakontis al mi nekonatajn aferojn, per voĉo pli mallaŭta ol la bloveto de somera Vento. Tiam ĉirkaŭadis min ia kortuŝeco kaj mi sopiris, sed mi mem ne scias, al kio...
Kiam foje, sub la influo de tiaj imagaĵoj, mi vagis sur la herbo-kovriĝantaj piedvojetoj de la parko, neesperite baris al mi la Vojon la renkonte kuranta fratino Zonjo kaj ŝi demandis:
— Kial vi ne ludas kun ni?
Fariĝis al mi varmege.
— Kun kiu?...
— Kun mi kaj kun Lonjo.
Restos eterna enigmo, kial en tiu ĉi momento la nomo de Lonjo miksiĝis en mia imageco kun la sonĝa Vidaĵo de Juzjo kaj kial mi ruĝiĝis tiel, ke mia vizaĝo flamis kaj ŝvito aperis sur mia frunto.
— Kion? — vi ne volas ludi kun ni? — de-