Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-41-

mandis mirigite la fratino.—Dum la Pasko tie ĉi estis lernanto el la tria klaso, kaj li tute ne estis tiel fiera, kiel vi. Tutajn tagojn li promenis kun ni.

Kaj denove senkaŭze mi eksentis malamon al tiu triaklasano, kiun mi neniam vidis. Fine mi respondis al Zonjo per tono malafabla, kvankam en la koro mi ne havis ofendosenton kontraŭ ŝi:

— Mi ne konas tiun Lonjon.

— Kiamaniere vi ne konas? Ĉu vi ne memoras, kiel pro ŝi batis vin la antaŭa guvernistino? Kaj ĉu vi forgesis, kiel Lonjo ploris kaj propetis, ke oni faru al vi nenion malbonan, kiam forbrulis tiu... staleto?...

Kompreneble mi memoris ĉion, kaj plej bone Lonjon mem; sed mi devas konfesi, ke la mnemonikaj kapablecoj de la fratino kolerigis min. Ŝajnis al mi afero nekonvena al la graveco de mia uniformo, ke la homoj logantaj en vilaĝo, kaj speciale komencantaj plenkreski knabinoj, havas tian bonan memoron.

Sub influo de tiuj-ĉi sentoj, mi respondis kiel maldelikatulo:

— Eh! lasu min trankvile... vi, kune kun via Lonjo.

Kaj mi ekiris en la internon de la parko, egale malkontenta pro la ne ĝustatempaj reme-