Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-42-

moroj de la fratino, kiel ankaŭ pro tio, ke mi ne ludas kun la knabinetoj. Cetere mi mem ne scias, kion mi volis, sed mi tiel koleris, ke kiam mi kunvenis kun Zonjo hejme, mi ne volis interparoli kun ŝi.

La malgajigita fratino penadis eviti miajn okulojn, sed tiam mi serĉis ŝin, sentante, ke io mankas al mi kaj ke la demandon pri komuna ludado mi starigis tute malĝuste. Do, por plibonigi la situacion, kiam la ĉagrenita Zonjo komencis teksfliki ion, mi kaptis senelekte iun libron kaj, post kelkminuta foliumado mi jetis ĝin sur la tablon, dirante kvazaŭ al mi mem:

— Ĉiuj knabinoj estas malsaĝaj!.. Ŝajnis al mi, ke tiu ĉi aforismo estos tre saĝa. Sed apenaŭ mi ĝin finis, mi eksentis, ke en ĝi estas io malbongusta. Mi komencis penti pro la ofendo de l' fratino kaj hontiĝis... Dirante jam nenion pli, mi kisis Zonjon en ambaŭ vangojn kaj mi ekiris en la arbaron.

Dio! kiel malfeliĉa mi estis tiun ĉi tagon... Tamen tio estis nur la komenco de miaj suferoj. Mi ne volas ion kaŝi. Dum la tuta nokto mi sonĝis pri Lonjo kaj de nun, anstataŭ la ĝibuleton, mi vidis ŝian ombron en la sonĝaj vidaĵoj. Ŝajnis al mi, ke ŝi sola povus esti