Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-43-

tiu amiko, kiun delonge mi bezonas. En la revoj mi alparolis ŝin tiel longe kaj tiel bele. kiel oni skribas en romanoj, kaj mi estis tiel ĝentila, kiel iu markizo. Efektive, mi eĉ ne estis kapabla iri en la parkon, kiam en ĝi ludis la knabinoj, kies gajan ridadon, interplektatan per la admonoj de la guvernistino, mi aŭskultis malantaŭ la parko.

Mi memoras bone la lokon, kien oni elĵetis kutime Ia balaaĵon el la palaco, kaj kie kreskis altaj urtikoj kaj lapoj. Mi staris tie dum tutaj kvaronhoroj por ekaŭdi kelkajn malklarajn frazojn, la bruon de ŝuoj sur la piedvojeto, kaj ekvidi la rapide pretermoviĝantan robeton de Lonjo, kiam ŝi saltis trans la ŝnuron.

Post momento ĉio silentiĝis en la parko kaj tiam mi sentis la varmegan ardon de la suno kaj mi aŭdis la senfinan zumadon de la muŝoj, svarmantaj super la balaaĵejo. Poste atingis miajn orelojn la resonoj de la ridoj kaj vetkuroj; tra la fendaĵo en la tabulbarilo rapide pretermoviĝis la robetoj, kaj poste ree superis ĉion la bruado de arboj, la ĉirpado de birdoj, la varmego, kaj la trudemaj muŝoj eniris preskaŭ en mian buŝon.

Subite aŭdiĝis Voĉo el flanko de l' palaco:

— Lonjo!.. Lonjo!.. Venu en la ĉambron...