Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-44-

Jen ia guvernistino. Mi ekmalamus ŝin, se mi ne scius, ke ankaŭ ŝi estas malgaja.


Dum unu el la ekskursoj al la tabulbarilo mi konvinkiĝis, ke mi ne estas sola. El la altajo mi ekvidis inter la verda densaĵo de l’ laparo, grizan de malnoveco, pajlan ĉapelon, tra kies supro estis videbla helblonda hartufo, ĉar la ĉapelo ne havis fundon.


Kiam mi estis farinta kelkajn paŝojn en tiu direkto, la hartufo kaj la ĉapelo levigis super la lapon kaj montriĝis sep-aŭ eble okjara knabo, en longa sed malpura ĉemizo, kuntirita ĉe la kolo per ŝnureto. Mi ekparolis al li, sed la knabo subite levigis kaj forkuris, rapide kiel leporo, en la direkto al la kampo. La ruĝa kolumo de mia uniformo kaj la arĝentumitaj butonoj faris ĝenerale fortan impreson sur la vilaĝanajn infanojn.


Malrapide mi foriris en la direkto al la bienkonstruaĵoj, kaj, laŭ tio, samtempe la knabo proksimiĝadis al la tabulbarilo. Kiam mi kuŝiĝis post konstruaĵo, li suriris la balaaĵejon kaj almetis okulon al la sama fendaĵo, tra kiu mi estis rigardanta en la ĝardenon. Mi tre dubas, ĉu li ion vidis, sed li rigardis senĉese.


Kiam la sekvantan tagon mi venis sur la postenon, por observi la ludon de la fraŭlinetoj, ree mi ekvidis inter la laparo la grizan