Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-45-

ĉapelon, super ĝi la helblondan hartufon, kaj sub la ĉirkauŝirita ĉapelrando paron da fiksitaj en min okuloj. Ĉar la suno tre brogis, do la knabo deŝiris mallaŭte grandan lapfolion, kaj ŝirmis sin per ĝi, kvazaŭ per ombrelo. Tiam mi ne vidis plu lian ĉapelon, nek la hartufon, nur la grizan ĉemizon iom malfermitan sur la brusto.

Kiam mi estis foririnta, la knabo ree surkuris la balaaĵejon kaj ree, kiel hieraŭ, almetis la okulojn al la fendaĵo, pensante kredeble, ke almenaŭ tiun ĉi fojon mi ne forobservis ĉiujn vidindaĵojn, kiuj estis en la parko.

En tiu ĉi momento mi ekkomprenis la ridindecon de miaj agoj. Estus bela historio, se la patro, aŭ sinjoro brandfaristo, aŭ eĉ—Lonjo mem ekvidus, ke mi, lernanto de la dua klaso en uniformo, staradas ĉe la tabulbarilo sur balaaĵo, alternante kun iu paŝtista kandidato, kies ĉemizo eble neniam estis lavita!

Mi hontiĝis. Ĉu mi ne havas la rajton eniri videble en la ĝardenon, ne kaŝante min en anguloj, kiel tiu knabo kun ĉirkaŭŝirita ĉapelo?... La balaaĵejo kaj la fendaĵo en la tabulbarilo abomeniĝis al mi, sed samtempe vekiĝis en mi la sciemo: kiu estas tiu ĉi knabo? Infanoj en lia aĝo jam paŝtas anserojn, kaj li pa-