Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-46-

sigas senutile la plej belan junecon, vagante malantaŭ la bienkorto, spionas fremdajn aferojn, kaj demandite, anstataŭ respondi konvene, forkuras timeme de l' fremdulo.

—Atendu—mi ekpensis—vi min ne ekvidos tie ĉi refoje, sed anstataŭe, mi esploros, kiu vi estas.

Mi memoras, ke en romanoj, krom herooj kaj heroinoj, estas tiaj enigmaj nekonatoj, pri kiuj oni devas esti singardema kaj ĝustatempe senfortigi iliajn intrigojn.

Post kelkaj tagoj, neniun demandante, mi eksciis ĉion pri la mistera nekonato. Li ne estis intriganto. Li estis Valĉjo, filo de la kortega vazlavistino; ĉiuj lin konis, sed neniu sin okupis pri li. Tial la knabo havis multe da libera tempo, kaj, kiel mi mem spertis, uzis ĝin en maniero ne tute agrabla por aliaj.

Valĉjo neniam havis patron, pro kio ĉiuj tedis lian patrinon, kiu estis virino iom kolerema. Je la sarkasmaj aludoj de la servistaro la vazlavistino respondadis per krio kaj insultoj, kaj ĉar tio ĉi videble ne sufiĉis al ŝi, do la reston—ŝi rebatis sur Valĉjon.

La knabo rampis ankoraŭ kvarpiede kaj surhavis ĉemizon kuntiritan en nodon sur la nuko (kio faris tian efekton, kvazaŭ li ĝin tute ne posedus), kaj jam oni nomis lin trovitaĉo.