Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-47-

— Vi lin trovis?...—demandis tiam la patrino kaj ŝi kriis plu:

— Dio vin punu por mia maljustaĵo!.. Ke viaj manoj kaj piedoj kurbiĝu!.. Vi pereu, hundidaĉo!..

La lasta deziro koncernis Valĉjon, kiu senpere poste ricevadis piedpuŝon malsupre de tiu ĉemiza nodo. La infano, kiam ĝi estis ankoraŭ malsaĝa, respondis je tia regalo per ĝema ploro. Sed kiam ĝi fariĝis pli prudenta, kio sekvis sufiĉe rapide, tiam ĝi silentis kiel kuniklo kaj rampis kutime sub la tabulliton, malantaŭ la grandan kuvon, en kiu la porkoj ricevis manĝaĵon. Videble li ne volis, ke oni verŝu sur lin varmegan akvon, kiel tio okazis al li unu fojon.

Estis ankaŭ tiel, ke Valĉjo sidis sub la tabullito dum tutaj horoj, ĝis kiam kunvenis homoj por tagmanĝi aŭ vespermanĝi. Iufoje, vidante la kapon de l' infano, elmetitan el sub la tabuliito, kaj liajn okulojn, en kiuj brilis, larmoj de freŝa doloro kaj — la sciemo al farunbuletoj, la bienservistoj demandis la patrinon:.

— Kaj vi nenion donas al tiu, kiun vi trovis inter la terpomoj..

— Li mordu kune kun vi la teron!.. respondis la incitita virino kaj, kvankam antaŭe ŝi