-48-
intencis nutri Valĉjon, nun ŝi ne donis manĝi al li.
— Oni ne povas ja permesi tion, ke la bubo, kvankam li estas trovitaĉo, mortu de malsato—persvadis al ŝi la aliaj virinoj.
— Ĝuste tial li mortaĉos, spite al vi, se vi tiel mokparolas!...
Kaj ĉar ŝi sidis iom dorse al la tabullito, sur sitelo, do Valĉjo ricevis kalkanbaton en la dentojn.
Tiam la bienservistoj, por kolerigi la patrinon, eltiradis lin el la kaŝiĝejo kaj nutris.
— Nu, Valĉjo—diris unu el ili—kisu al la hundo la voston, tiam vi ricevos farunbuletojn.
La knabo ĉiam precize plenumis la ordonon, kaj por tio li glutis grandajn farunbulojn, eĉ ne maĉante ilin.
— Nu, ekbatu la patrinon sur la kapon, tiam vi ricevos lakton...
— Ho, kurbiĝu viaj manaĉoj!—kriis la vazlavistino, kaj la knabo—forkuris malantaŭ sian lavkuvon.
Iufoje, spiregante, timigite, li kuris sur la bienkorton kaj kaŝiĝis en la densa arbetaro, kreskanta kontraŭ la palaco. Kaj kiam liaj larmoj sekiĝis, li vidis en la antaŭvestiblo belan tableton, apud ĝi du seĝojn, sur ili Lonjon kaj mian fratinnm, al kiuj la ĉambristino ligis