Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-49-

buŝtukon sub la mentonon, Salomeo enverŝis ja supon, kaj la sinjorino grafino diris:

— Blovu, infanoj, ne brogu vin, ne malpuriĝu... Kaj eble ne sufiĉe dolĉa?...

Kiam la bienservistoj estis foririntaj al la laboro kaj en la kuirejo estis neniu, la vazlavistino eliris sur la korton kaj vokis:

— Valĉjo!.. Valĉjo!.. Venu tien ĉi...

Laŭ maniero de l' vokado la knabo ekkonis, ke li povas eniri, kaj li kuris en la direkto al la kuirejo. Tie li ricevis kutime de l' patrino pecon da pano, lignan kuleron kaj iom da barĉo en grandega plado, el kiu manĝis ses personoj. Li sidiĝis sur la tero, la patrino starigis al li la pladegon inter la krurojn, kaj, ordiginte la ĉemizon sur la ŝultroj ŝi diris:

— Kaj se vi ankoraŭ iam kisos al la hundo la voston, mi kalkulos ĉiujn viajn ostaĉojn. Memoru tion!

Poste ŝi iris lavi la kuirejan vazaron.

Baldaŭ, kvazaŭ aperante el sub tero, venadis el ie korthundo kaj sidiĝis kontraŭ la knabo. Komence, klakante per la dentoj, li forpelis muŝojn, oscedis kaj ĉirkaŭlekis sian buŝon. Poste li flaris la barĉon foje, duafoje — kaj singarde enprofundigis en ĝin sian langon. Valĉjo ekbatis per kulero lian kapon. La hun-