Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

arbaro sub arbo. Li scipovis ankaŭ stari en mezo de l' kampo dum longa tempo, tute senmove, kiel griza koloneto, kaj kun malfermita buŝo rigardi, oni ne scias kion. Mi lin trovis foje en tia pozicio, kaj estante sufiĉe proksime, mi aŭdis kiel li ekĝemetis.

Mi ne scias, kial la ekĝemo de tiel malgranda figureto min ekteruris. Mi sentis ian riproĉon kontraŭ iu, kaj samtempe mi ekametis Valĉjon. Sed, kiam mi faris kelke da paŝoj al li iom pli kuraĝe, la knabo kvazaŭ vekiĝis kaj forkuris fulmrapide en la arbustaron.

Tiam naskiĝis en mia kapo la stranga ideo, ke Dio, kiu ĉiam rigardas tian infanon, devas havi malgajan animon. Mi komprenis ankaŭ, kial sur la sanktaj bildoj li estas prezentita ĉiam serioza, kaj kial en la preĝejo oni devas interparoli mallaŭte kaj iri sur piedpintoj. Tia malgrava hometo kaŭzis, ke, anstataŭ kaŝi min malantaŭ la tabulbarilo, mi decidis viziti la parkon, sciiginte antaŭe Zonjon, ke de nun mi ludos kune — kun ŝi kaj kun Lonjo.

Kompreneble tiu-ĉi projekto ravis mian fratinon.

— Vi estu en la parko tiam — ŝi diris — kiam ni ambaŭ eliros promeni. Salutu ankaŭ