Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la guvernistinon, kiu ĉiam legas librojn en la altano; sed ne interparolu longe kun ŝi, ĉar ŝi ne ŝatas, kiam oni ŝin malhelpas. Kaj poste vi vidos, kiel ni ĝojos.

La saman tagon, ĉe la tagmanĝo ŝi diris al mi kun mistera mieno:

— Venu je la tria horo, mi diris jam al Lonjo, ke vi ĉeestos. Kiam ni eliros el la palaco — mi ektusos...

La fratino komencis ian laboron, kaj mi, kompreneble, eliris, ĉar, laŭvere, mi neniam volonte okupis la lokon en la ĉambro. Mi jam estis en la antaŭvestiblo, kiam Zonjo elkuris malantaŭ mi:

— Kazjo! Kazjo!

— Kion do?...

— Kiam mi ektusos, vi scios, kion tio signifas?... — ŝi diris solene.

— Kompreneble.

Ŝi revenis en la ĉambron, sed ankoraŭ tra la fenestro ŝi ekvokis al mi:

— Mi ektusos... Memoru!

Kaj kien mi irus, se ne en la parkon, kvankam ĝis la difinita momento mankis ankoraŭ multe pli ol unuhoro kaj duono. Mi estis tiel enpensiĝinta, ke mi ne scias, ĉu dum ti ĉi tago kantis iu birdo en la ĝardeno, kiu estis kutime tre vivoplena. Mi ĉirkaŭkuris ĝin kelkfo-