Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj mi respondos: „Mi enuis, ĝis kiam mi ankorau ne havis vian societon, sinjorino“...

En tiu ĉi momento, sub la supraĵo de akvo rapide preterŝoviĝis ezoko, longa ĉirkaŭ duono da ulno... Ĉe simila efektiveco malaperis la revoj. Tie ĉi, en la lageto, estas tiaj fiŝoj, kaj mi — ne havas fiŝhokon!...

Mi leviĝis rapide el la boato, por rigardi, ĉu hejme estas hoketoj, kaj — malmulte mankis — mi preskaŭ ekpuŝis Lonjon, kiu ĵus volis komenci salti trans la ruĝan ŝnureton.

La fiŝoj, hoketoj, la plano pri solena interkoniĝo — ĉio je unu fojo miksiĝis en mia kapo. Jen — la ezoko!... Mi eĉ forgesis saluti Lonjon; pli malbone ankoraŭ — ĉar mi forgesis paroli. Sed jen, kia ezoko... Lonjo, belega brunharulineto, kun precize konturita buŝo, kiu ĉiumomente kunmetiĝis alimaniere, ekrigardis min de supre kaj, malantaŭen jetinte siajn abundajn buklojn, ekdemandis min simple:

— Ĉu estas vere, ke vi truigis nian boaton?

— Mi?...

Tiel diris al mi la ĝardenisto, kaj nun la panjo ne permesas al ni akvoveturi kaj ŝi ordonis alligi la boaton al la bordo, kaj kaŝi la remilojn.

Sed, vere, kiel mi amas la patron, mi ne