Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ah! tio estas por mi tute indiferenta. Ŝi petas vin, ke vi venu tien.

— Kaj vi ne iros?.

— Ne.

— Kial? — demandis Zonjo, rigardante en miajn okulojn..

— Lasu min trankvile!... respondis mi malafable. Mi ne iros, ĉar ne plaĉas al mi....

Mia voĉo devis esti tre decidiga, ĉar la fratino, nenion pli demandinte—eliris. Vidante, ke ŝi preskaŭ kuras, mi vokis ŝin tra la fenestro..

— Zonjo, mi vin petas — diru al ŝi nenion... Diru, ke mi... ke la kapo min iom doloras..

— Nu, nu, ne timu. Mi ne malutilos al vi..

— Memoru, Zonjo, se vi min amas eĉ iomete..

Kompreneble ni kisis nin tre kore..

Malfacile estas hodiaŭ renovigi en la memoro la sentojn, kiuj turmentis min post la foriro de Zonjo. Kiel Lonjo kuraĝis interparoli kun mi tiamaniere?... Vere, la instruistoj, kaj precipe la inspektoro, traktis min sufiĉe familiare, nu — sed ili estas homoj maljunaj. Sed inter la kolegoj, en la unua (nun jam dua klaso), mi ĝuis respekton. Kaj jen tie ĉi, en vilaĝo — bonvolu aŭskulti, kiel interparolis kun mi la patro, kiel klinsalutis min la bienservistoj, kiomfoje diris al mi la skribisto: