Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vi tro multe!“ Aŭ eĉ pli bone: „Mia Lonjo, mi vidas, ke vi ne lernis ĝentilecon..“ Au eĉ tiel: „Mia Lonjo, se vi volas, ke mi interrilatiĝu kun vi...“

Mi sentis, ke mi ne trovas bonan respondon, kaj tio incitis min ĉiam pli. Eĉ mia vizaĝesprimo videble aliiĝis, ĉar nia mastrino, la maljuna Vojcjeĥova[1] dufoje eniris en la ĉambron, rigardante min suspekteme, ĝis fine ŝi ekparolis:

„Ho, pro Dio, kial Kazjo estas tiel ĉagrena?... Ĉu Kazjo ion difektis, aŭ eble havis kun la sinjoro patro ian malagrablaĵon?...

— Nenio mankas al mi.

— Mi jam vidas, ke ne estas tiel; nenion vi kaŝos antaŭ mi. Se vi ion malbonfaris, iru tuj al la patro kaj konfesu al li.

— Mi faris nenion. Mi nur iom laciĝis.

— Se vi laciĝis, ripozu kaj manĝu iom. Tuj mi donos al vi panon kun mielo.

— Ŝi eliris kaj post momento ŝi revenis, portante grandegan pecon da pano, de kiu eĉ gutis la mielo.

— Sed mi ne manĝos, lasu min trankvile!...

— Kial vi ne devus manĝi? Prenu nur rapide, ĉar la mielo defluas sur la fingrojn. Sat

  1. Albertedzino.