Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Tiam prenu la solan bastonon. Kun bastono, eĉ sen botoj, vi atingos...

Ekvidinte min, la knabo forkuris en la direkto al la laparo.

— Kion vi diris al li? — demandis mi la bienservistojn.

— Nenion—ni mokas lin, kutime kiel malsaĝulon.

Sentante, ke la mielo komencas malpurigi miajn fingrojn, mi ne interparolis plu kun ili, sed mi iris al Valĉjo. Li staris inter la herbaĉaro kaj rigardis min.

— Valĉjo — mi ekvokis — jen, prenu panon kun mielo.

Li ne moviĝis.

— Nu, venu do... — kaj mi faris kelke da paŝoj.

La knabo komencis forkuri.

— Oh! kiel malsaĝa vi estas... Nu, prenu panon, mi metas gin por vi, jen, tie-ĉi... Mi metis ĝin sur la ŝtonon kaj mi foriris. Sed nur kiam mi kaŝiĝis malantaŭ angulo de kuirejo, la knabo proksimiĝis al la ŝtono, komencis singarde pririgardi la panon kaj fine— formanĝis ĝin, kiel al mi ŝajnas, kun bona apetito.

Unu horon poste, irante direkte al la arbaro, mi ekvidis, ke la knabo kuretas malan-