Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tion mi ne scias ĝis hodiaŭ. Mi sentis nur, ke mi volas paroli bele, paroli multe kaj—havi, kiel mian solan aŭskultantinon, Lonjon.

Ĉe la ekpenso pri la promenoj duope, io ludis en mia brusto kiel harpoj, flagretis io kiel suno en gutoj de roso. Sed la realeco ne ĉiam estas konforma al la revoj. Sekve ankaŭ, kiam, kondukate de la fratino, mi ree renkontis Lonjon, mi ekparolis al ŝi, intencante komenci tiujn idealajn interparolojn.

— Ĉu vi, sinjorino, kaptas volonte fiŝojn?

En tiu ĉi momento la knabinoj prenis sin je manoj, komencis flustri, kuri en la aleo kaj ridi, kiel freneze. Mi konsterniĝis, turnante en la fingroj la fiŝhokon, ĉe kies farado mi preskaŭ ricevis hufbaton de la griza ĉevalo por tio, ke mi elŝiris haregon el ĝia vosto.

Mi jam intencis foriri ofendite, kiam revenis la knabinoj kaj Zonjo diris:

— Lonjo petas vin, ke vi ambaŭ alparolu vin reciproke per la nomoj.

Mi riverencis, silentante pro embaraso, kaj ili ree ekridis kaj ekkuris direkte al la fiŝlageto.

— Ĉu vi scias, sinjorido... — komencis Lonjo, sed tuj ŝi korektis sin.

— Vi scias, Zonjo, ke mia panjo decide ne permesas al ni naĝi per boato. Mi diris, ke via frato nin veturigos, sed la panjo...