Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rure, kio el ĝi fariĝis!.. Ĝi similas al ĉifono, kaj la ŝirmileto parte malgluiĝis. El la uniformo, veŝto kaj ĉemizo la akvo defluas torente. Ĝi plenigis la botojn, ke ĝi eĉ pepas, kiam mi moviĝas.

Mi sentas, ke el la tolo fariĝas sur mi drapo, el drapo ledo, kaj el ledo ligno. Kaj tie, en la direkto de l’ laŭbo, mi aŭdas ankoraŭ la ridon de Lonjo, kiu rakontas mian aventuron al la guvernistino.

Post momento ili venos tien ĉi. Mi volas lavi min, sed, ne fininte tion, mi forkuras, ĉar ili jam venas!... Jam en la aleo mi vidas iliajn vestojn kaj mi aŭdas la mokadon de la guvernistino. Ili baris al mi la vojon al hejmo, do mi turnas min aliflanken, al la barilo..

— Kie li estas? — demandas krieme la guvernistino..

— Jen, tie, tie!... ili forkuras ambaŭ — respondas Lonjo. Nun mi Vidas, ke Valcĵo, paŝo post paŝo, kuras malantaŭ mi. Mi atingas la barilon, li ankaŭ. Mi grimpas sur stangon, li ankaŭ. Kaj kiam ni ambaŭ, turninte la vizaĝojn unu al la alia, sidas sur la barilo, rajde kiel sur ĉevalo, en la arbetaro montriĝas Lonjo, Zonjo kaj la guvernistino.