Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— La vorto karniĝis![1]... Kio okazis al vi?... — ekkriis la maljunulino.

— Ĉu vi ne vidas?... Mi falis en la fiŝlageton, jen ĉio!... Bonvolu, Vojcjeĥova, doni al mi tolan vestaĵon, botojn, ĉemizon... Nur rapide!

— La konstanta kaŭzo de mia ĉagreno estas tiu ĉi Kazjo! — respondis Vojcjeĥova. Al la kitelo la butonoj verŝajne ne estas alkudritaj... Katarinjo, serĉu rapide la botojn.

Ŝi komencis malbutonumi kaj depreni mian uniformon, kun helpo de alia knabino. Ili prosperis fari tion, sed, depreni la botojn, estis pli malfacile. Ili eĉ ne moviĝis. Fine ili alvokis al helpo ĉevalserviston. Mi devis kuŝiĝi sur tabullito, Vojcjeĥova kun du servistinoj tenis min je la brakoj, kaj la ĉevalservisto detiris la botojn. Mi pensis, ke li elartikigos miajn piedojn. Sed post duonhoro mi estis jam kiel pupo — viŝita, alivestita, kombita. Alvenis

Zonjo kaj ŝi alkudris la butonojn al mia tola uniformo, Vojcjeĥova elpremis la akvon el la malseka vestaĵo, ŝi forportis ĝin en la mansardon, kaj promesis silenti pri la okazintaĵo.

  1. Evangelia citaĵo, uzata pole por esprimi grandan miron aŭ konsterniĝon.