Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

neniam veturigu la fraŭlinetojn per boato. Bone?...

Mi kisis ŝian manon, ion murmuretante.

— Sed ankaŭ mem ne naĝu. Vi promesas al mi?

— Mi ne naĝos.

Poste ŝi turnis sin al la guvernistino kaj parolis kun ŝi ion france. Mi audis kelkfoje la ripetitan vorton: hero. Malfeliĉe, aŭdis ĝin ankaŭ mia patro kaj li ekparolis:

— Ho, vi estas prava, sinjorino grafino. Herodo, vera Herodo!..

La sinjorinoj ekridetis, kaj post ilia foriro Zonjo penis klarigi al la patro, ke hero. estas skribata héros, kaj france ĝi ne signifas Herodon, sed heroon.

— Heroo? — ripetis la patro. — Li estas tia heroo, ke li malsekigis la uniformon kaj disŝiris la pantalonojn, kaj mi devos pagi al Ŝulim ĉirkaŭ dudek polajn florenojn. La diabloj prenu la heroecon, por kiu aliaj devas pagi.

La prozaj opinioj de mia patro ĉagrenis min multe. Tamen mi dankis al Dio, ke ili ne havis sekvojn.

De nun mi vidadis Lonjon ne nur en la parko, sed ankaŭ en la palaco. Mi tagmanĝis tie kelkfoje, kio embarasis min multe, kaj preskaŭ ĉiutage mi antaŭvespermanĝis; tiam