vizitis tiujn angulojn de l' parko, el kiuj ŝi povis ekvidi la skribiston, kaj almenaŭ — kiel ŝi diris — aŭdi la sonon de lia voĉo, verŝajne tiam, kiam li insultis la bienservistojn. La ĉambristino, siaflanke, ploris alterne en diversaj fenestroj pro la sama skribisto, kaj la cetera servanta fraŭlinaro, imitante la estraron, dividis siajn sentojn inter la lakeo, bufeda junulo, kuiristo, kuiristhelpanto kaj la verturigisto. Eĉ la koro de la maljuna Salomeo ne estis libera. En ĝi regis la meleagroj, anseroj, anasoj, kokoj kaj kaponoj, same kiel iliaj diversplumaj kaj diversformaj kunulinoj, en kies societo la mastrino pasigis tutajn tagojn.
Kompreneble, en tiel okupata ĉirkaŭaĵo al ni infanoj la tempo pasis libere. Ni ludis de mateno ĝis vespero, kaj nur tiam ni vidis pliaĝajn personojn, kiam oni vokis nin tagmanĝi, antaŭvespermanĝi, aŭ noktripozi.
Dank' al tiu ĉi libereco, miaj rilatoj kun Lonjo arangis sin sufiĉe originale. Ŝi alparolis min dum kelke da tagoj „Kazjo“, poste „ci“ ŝi uzis miajn servojn, eĉ insultis min, kaj mi—
ĉiam nomis ŝin sinjorino[1] aŭ fraŭlino Zofjo,
- ↑ Ne aldonante la nomon, oni eĉ fraŭlinon alparolas pole per „sinjorino“.