Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉiam pli malofte mi parolis, sed ĉiam pli ofte mi aŭskultis. Iafoje vekiĝis en mi la fiereco de homo, kiu post unu jaro povos iri en la trian klason. Tiam mi malbenis la momenton, kiam mi unue obeis tiun ĉi Lonjon, irante laŭ ŝia ordono alvoki la fratinon. Mi diris al mi mem:

— Kion ŝi pensas? ke mi estas ĉe ŝi en servo, kiel mia patro ĉe ŝia patrino?...

Tiamaniere mi ribeligis min mem, kaj mi decidis, ke tio devas aliiĝi. Sed ĉe la vido de Lonjo mi perdis la tutan kuraĝon, kaj, se mi eĉ prosperis reteni ian restaĵeton, tiam Lonjo eldiradis siajn ordonojn en formo de tiel malpacienca peto, tiel ŝi frapis la teron per la piedeto, ke mi devis fari ĉion. Kaj kiam, foje, kaptinte paseron, mi ne donis ĝin al ŝi tuj, ŝi ekvokis:

— Se vi ne volas doni ĝin, bone!... Mi ne bezonas vian paseron...

— Ŝi estis tiel ofendita kaj tiel kolera, ke mi komencis ŝin ĵurpeti, ke ŝi prenu la paseron. Sed ŝi obstine rifuzis: ne, ne!... Apenaŭ mi elpetis de ŝi la pardonon, kompreneble, kun helpo de Zonjo, kaj, malgraŭ tio, dum kelkaj tagoj mi devis aŭskulti la plendojn:

— Neniam en la vivo mi estus kapabla fari al vi tian malagrablaĵon. Nun mi scias, kiel