Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vi estas konstanta. La unuan tagon vi saltis en la akvon, por deŝiri liliojn por mi, kaj jam hieraŭ vi eĉ ne volis permesi al mi, ludi iom kun la birdeto. Mi jam scias ĉion. Ho! neniu knabo agus, rilate al mi, tiamaniere...

Kaj kiam, post ĉiuj eblaj klarigoj, mi petis ŝin fine, ke ŝi almenaŭ ne koleru, ŝi respondis:

— Ĉu mi koleras?... Vi scias plej bone, ke mi ne koleras je vi. Estis nur malagrable al mi. Sed kiel malagrable estis al mi, tion neniu povas imagi al si!... Diru Zonjo al vi, kiel malagrable estis al mi.

Tiam Zonjo, kun solena mieno, klarigis al mi, ke al Lonjo estis tre, tre malagrable.

— Cetere, Lonjo mem diru al vi, kiel malagrable estis al ŝi — finis mia amata fratineto.

— Sendate de unu al alia, por ricevi pli precizajn difinojn pri la grado de tiu malagrableco, mi tute perdis la penskapablon.

— Mi farigis maŝino, kun kiu la fraŭlinetoj faris ĉion, kio nur plaĉis al ili, ĉar eĉ la plej malgranda signo de memstareco miaflanke, kaŭzis aŭ al Lonjo, aŭ al Zonjo malagrablon, kiun ambaŭ tiuj ĉi sinjorinoj sentis komune.

Se la kompatinda Juzjo leviĝus el la tombo li ne rekonus min en tiu ĉi kvieta, obeema, timema junulo, kiu eterne ion alportis, ion