serĉis, ion ne komprenis kaj ĉiukelkminute aŭdis riproĉojn. Nu, se tion vidus miaj kolegoj!...
Iun tagon fraŭlino Klementino estis okupita pli ol kutime. Ĉar la bienskribisto havis ian inspekton ĉe la ĉevalejoj, dekkelkon da paŝoj for de ŝia amata laŭbo. Utiligante tion, ni elŝoviĝis triope malantaŭ la parkon, al tiu arbustaro — kie kreskis la rubusberoj.
Ili estis tie amasege! Ĉiupaŝe renkontiĝas rubusarbetoj, kaj sur ĉiu el ili estas densaĵo da rubusberoj nigraj kaj grandaj kiel prunoj. Komence ni kolektis ilin komune, interŝanĝante inter ni ekkriojn de miro kaj kontenteco. Baldaŭ tamen ni silentiĝis kaj disiris, ĉiu diversflanken. Mi ne scias, kion faris la knabinoj, sed mi, enprofundiĝinte inter plej densajn arbustojn, tute forgesis pri la cetera mondo. Kiaj estis tiuj rubusoj!... Hodiaŭ ne ekzistas eĉ tiaj ananasoj.
Lacigite de starado — mi sidiĝis, lacigite de sidado, mi kuŝigis sur la arbustoj, kiel sur risorthava apogseĝo. Tie ĉi estis tiel varme, tiel mole kaj abunde, ke mi malgraŭvole ekpensis, ke ĝuste tiel devis esti en la Adama paradizo. Dio! Dio! kial mi ne estis Adamo? Ĝis hodiaŭ kreskus sur la malbenita arbo la pomoj; ĉar, por deŝiri ilin, mi eĉ ne volus levi la manon super la kapon...