Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/89

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— 79 —

Disetendiĝante, kiel serpento ĉe la varma suno, sur la fleksebla arbustoj, mi sentis nepriskribeblan feliĉecon, precipe pro tio, ke mi povis tute ne pensi. Iafoje mi renversiĝis dorsen, tenante la kapon pli malalte, ol la ceteran korpon. La movataj de vento folioj glatumis mian vizaĝon, kaj mi rigardis la grandegan ĉielon kaj kun nesondebla kontenteco mi imagis al mi, ke mi — tute ne ekzistas. Lonjo, Zonjo, la parko, la tagmanĝo, fine la lernejo kaj la sinjoro inspektoro, ŝajnis al mi sonĝo, kiu iam estis, sed jam pasis, eble antaŭ cent jaroj, kaj eble eĉ antaŭ mil. La kompatinda Juzjo en ĉielo kredeble ĉiam spertas tiajn sentojn. Kiel li esta feliĉa!...

Fine mi eĉ perdis la deziron manĝi rubusojn. Mi sentis, kiel milde levas min la arbustoj, mi vidis ĉiun nubeton, malrapide ŝoviĝantan sur la ĉielbluo, mi aŭdis la brueton de ĉiu folieto, sed mem mi pensis nenion.

Subite, io min ekskuis. Mi salte leviĝis, ne komprenante, kio okazas.

Unu sekundon estis mallaŭte, kiel antaŭe, sed en la sama momento mi ekaŭdis la ploron kaj krion de Lonjo:

— Zonjo!... Fraŭlino Klementino! Helpon! Estas io terura en la krio de infano: helpon!... Tra mia kapo trakuris la vorto: vipero! La