Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Kio okazas al vi?... subite ŝi demandis.

— Nenio — respondis mi, penante ekridi.

Mi eksentis, ke la fortoj min subite forlasas. Mia koro batis kiel sonorilo, ekmallumiĝis en miaj okuloj, malvarma ŝvito eliĝis sur la tutan korpon kaj, genuante — mi ŝanceliĝis.

— Kio okazas al vi, Kazjo?...

— Nenio... nur mi pensis, ke ia malfeliĉo vin trafis...

Se Lonjo ne estus min kaptinta kaj ne apogus mian kapon sur siaj genuoj, mi disbatus mian nazon je la tero.

Ia varma ondo ekbatis mian kapon, mi ekaŭdis bruon en la oreloj kaj ree la voĉon de Lonjo:

— Kazjo!... amata Kazjo... kio okazis al vi?... Zonjo!... ho Dio, li svenis.. Kion mi komencos ĉi tie, mi malfeliĉa?...

Ŝi ĉirkaŭprenis mian kapon per ambaŭ manoj kaj komencis ĝin kisi. Sur la tuta vizago mi sentis ŝiajn larmojn. Mi kompatis ŝin tiel, ke mi kolektis la reston de miaj fortoj kaj mi penege leviĝis.

— Nenio mankas al mi!... ne timu! mi ekvokis el la profundo de mia brusto. Efektive, la momenta malfortigo pasis tiel rapide, kiel ĝi venis. En la oreloj ĉesis la bruado, mia vidsento klariĝis, mi levis la kapon