— Kazjo! Lonjo!... — ekvokis en tiu ĉi momento Zonjo, ie el la flanko de l’ parko.
Ni salteleviĝis ambaŭ, kaj Lonjo estis vere timigita.
— Ĉio malkaŝiĝos! — ŝi diris. — Oh! tiu vespo!.. Kaj estas plej malbone, ke vi svenis...
— Nenio malkaŝiĝos!—mi refutis energie.— Mi diros ja nenion.
— Nek mi. Vi eĉ ne diros, ke vi svenis?...
— Kompreneble.
Nu, nu!... Miris Lonjo. — Ĉar mi, se mi svenus, mi ne povus rezisti...
— Kazjo! Lonjo!... vokis mia fratino, jam en dekkelkpaŝa distanco de ni.
— Kazjo! — flustris Lonjo, metante la fingron sur la buŝon.
— Nur ne timu.
Ekbruetis la arbustoj kaj aperis Zonjo, vestita en antaŭtukon.
— Kie vi estis, Zonjo? — demandis ni ambaŭ.
— Mi iris alporti antaŭtukojn, por mi kaj por vi, Lonjo. Jen prenu ĝin, ĉar la rubusberoj makulas.
— Ĉu ni tuj revenos hejmen?...
— Estas nenia motivo — rediris Zonjo. — Ĉe la panjo estas tiu ĉi sinjoro; kaj fraŭlino Klementino eĉ ne intencas foriri el la laŭbo.