Ni povas sidi tie ĉi, eĉ ĝis la vespero. Sed mi jam komencas deŝiri rubusojn, ĉar vi manĝis pli da ili, ol mi.
Ili ambaŭ komencis deŝiri la berojn, kaj mi ankaŭ ree ricevis apetiton.
Vidante, ke mi malproksimiĝas, Lonjo ekvokis malantaŭ mi: — Kazjo! — vi scias, pri kio mi pensas.'...
Kaj ŝi minacis al mi, balancante la fingron.
En tiu ĉi momento, mi jam ne scias kioman fojon, mi juris al mi, ke mi al neniu aludos pri mia sveno, nek pri tiu muŝo. Tamen apenaŭ mi faris kelke da paŝoj, kiam mi ekaŭdis la voĉon de Lonjo:
— Se vi scius, Zonjo, kio tie ĉi okazis?.. Sed ne, mi ne povas diri al vi eĉ unu vorteton. Kvankam, se vi promesus al mi, ke vi konservos la sekreton... Mi forkuris kiel eble plej malproksimen en la densaĵon, sentante, ke mi hontas. Nu—kvankam Zonjo...
Ĉe tiuj fatalaj rubusoj ni pasigis ankoraŭ ĉirkaŭ unu horon. Kiam ni el tie revenis domen, mi rimarkis grandan ŝanĝon de l' situacio. Zonjo rigardis min kun teruro kaj sciemo. Lonjo min tute ne rigardis, kaj mi estis tie, konfuzita, kvazaŭ mi estus plenuminta krimon.
Adiaŭante nin, Lonjo kisis kore Zonjon,