Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/97

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj al mi, — ŝi ekbalancis la kapon. Mi deprenis antaŭ ŝi la ĉapon, pensante, ke mi estas granda fripono.

Post la foriro de Lonjo, Zonjo komencis fari al mi riproĉojn.

— Mi sciiĝis pri belaj aferoj! — diris ŝi serioze.

— Kion do mi faris? — demandis mi vere timigite.

— Kiel do? Unue—vi svenis (ho! Dio, kaj mi ne ĉeestis...) nu - kaj poste tiu vespo, aŭ muŝo... Terure... La kompatinda Lonjo! Min mortigus la honto.

— Sed kiel mi estas kulpa pri tio? — mi kuraĝis demandi.

— Mia Kazjo — ŝi refutis — antaŭ mi vi ne bezonas senkulpiĝi, ĉar ja mi nenion riproĉas al vi. Tamen ĉiuokaze...

„Tamen ĉiuokaze”...jen respondo!... El tiu ĉi „ĉiuokaze“, rezultis, ke en la tuta afero mi sola estas kulpa. La muŝo—nenion, Lonjo, kiu kriegis helpon, ankaŭ — nenion, nur mi por tio, ke mi kuris ŝin savi.

Vere, sed kial mi svenis?...

— Mi estis nekonsolebla. La sekvantan tagon mi tute ne iris en la parkon, nur por ne montriĝi al Lonjo; la trian tagon—ŝi mem ordonis, ke mi venu. Kiam mi venis, ŝi ek-