Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

balancis al mi de malproksime la kapon kaj interparolis nur kun Zonjo, rigardante min de tempo al tempo fiere kaj malgaje, kiel krimulon.

Estis momentoj, kiam mi pensis, ke tamen okazis al mi ĉi-tie ia maljustaĵo. Baldaŭ tamen mi seniĝis de similaj suspektoj, dirante al mi, ke efektive mi faris ion teruran. Mi ne sciis tiam, ke tia metodo estas la karakteriza eco de la virina logiko.

Dume la knabinoj promenis en la ĝardeno seriozapaŝe, eĉ ne pensante pri la saltado trans la ŝnuron, kaj nur murmuretante ion inter si. Subite, Lonjo haltis kaj diris per voĉo dolorplena:

— Zonjo, ĉu vi scias, ke mi havas tian apetiton manĝi mirtelberojn... Mi sentas eĉ, kiel ili al mi bonodaras...

Mi tuj ilin alportos—mi ekparolis rapide.— Mi konas en la arbaro unu lokon, kie ili estas tre multaj.

Vi klopodos?... respondis Lonjo, ĉirkaŭrigardante min melankolie.

— Kio malhelpas tion? Li iru, se li volas— enmiksis sin Zonjo.

Mi iris des pli rapide, ĉar en la ĝardeno mi komencis senti premantan aeron pro tiom da grimacoj. Preterirante apud la kuirejo,