Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/99

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi ekaŭdis, ke la fraŭlinetoj ridas, kaj kiam mi malgraŭvole rigardis tra la tabulbarilo, mi ekvidis, ke ili en plej bona humoro saltas trans la ŝnuron. Ŝajne nur en mia ĉeesto ili konservis tian solenajn mienojn.

En la kuirejo estis infera bruego. La patrino de Valĉjo ploris kaj malbenis, kaj la maljuna Salomeo insultis ŝin pro tio, ke Valĉjo disrompis teleron.

— Mi donis al li,—ĝemis la vazlavistino — al tiu fripono, teleron, ke li ĝin elleku, kaj li, malhonestulo, faligis ĝin sur la plankon kaj forkuris.

Ho, se mi vin hodiaŭ ne mortigos, mi havos paralizon en manoj kaj piedoj...

Kaj poste ŝi kriis:

Valĉjo!.. venu tuj, hundidaĉo, ĉar mi vin senhaŭtigos, se vi baldaŭ ne venos...

Mi eksentis kompaton al la knabo kaj mi volis repacigi iel la aferon. Sed mi ekpensis, ke mi povos fari la samon, reveninte el la arbaro, ĉar Valĉjo verŝajne ne pli frue ol nokte montriĝos en la kuirejo — kaj — mi iris plu en mia direkto.

La arbaro etendiĝis for de la bieno eble en duonhora vojdistanco, eble pli malproksime. Tie kreskis kverkoj, pinoj, avelujaro; kaj da fragoj kaj mirteloj estis tiom, kiom nur iu povis