Saltu al enhavo

Paĝo:Puŝkin - La Pafo, 1913, Fiŝer.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

post sia edziniĝo, loĝinte tie ne pli ol unu monaton. Tamen, la duan printempon de mia ermiteco disvastiĝis onidiroj, ke la grafino kun sia edzo venos en la kamparon por pasigi la someron. Efektive, ili alvenis en komenco de junio.

Alveno de riĉa najbaro estas grava epoko por kamparloĝanto. Bienhavantoj kaj ilia servistaro priparoladas tion dum du monatoj antaŭe kaj dum tri jaroj poste. Kio koncernas min, mi konfesas, ke la alveno de juna kaj bela najbarino forte sur min efikis; mi brulis pro senpacieno ŝin vidi; tial, la unuan dimanĉon post ŝia alveno, mi veturis posttagmeze al *** por min rekomendi al iliaj gegrafaj moŝtoj, kiel plej apuda najbaro kaj humila servanto.

Lakeo enirigis min en la grafan kabineton kaj eliris por min anonci. La vasta kabineto estis meblita kun ĉiu ebla lukso; ĉe la muroj staris libroŝrankoj, kaj sur ĉiu bronza busto; super la marmora kameno sin trovis larĝa spegulo; la planko estis tapetita per verda drapo kaj kovrita per tapiŝoj. Malkutimiĝinte de lukso en mia mizero angulo kaj jam de longe ne vidinte eĉ malpropran riĉecon, mi ektimetis kaj atendis la grafon kun iu animtremeto, kiel petanto el provinco atendas eliron de ministro. La pordo malfermiĝis, kaj eniris viro ĉirkaŭ tridekdu-jara