la pordo malfermiĝas. Manjo enkuras kaj kun kriego sin ĵetas al mia kolo. Ŝia alesto redonis al mi mian tutan viglecon. — „Mia kara”, mi diris al ŝi, „ĉu vi ne vidas, ke ni ŝercas? Kial vi timegiĝis? Iru, trinku glason da akvo kaj revenu ĉe nin ; mi prezentos al vi mian malnovan amikon kaj kamaradon.” Manjo tamen ne fidis min. — „Diru, ĉu mia edzo diras la veron?” ŝi sin turnis al la terura Silvio: „ĉu estas vere, ke vi ambaŭ ŝercas?” — „Li ĉiam ŝercas, grafino,” respondis Silvio: „iam li ŝerce min vangofrapis, ŝerce trapafis sur mi jen ĉi tiun ĉapon, ŝerce ĵus min maltrafis; nun al mi venis la deziro ankaŭ iom ŝerci…” Kun tiuj vortoj li intencis min ekceli… je ŝia ĉeesto! Manjo sin ĵetis al liaj piedoj. — „Leviĝu, Manjo, — hontu !” mi ekkriis furioze: „kaj vi, sinjoro, ĉu vi ĉesos mokturmenti malfeliĉan virinon? ĉu vi ekpafos fine, aŭ ne?” — „Ne”, respondis Silvio, „mi estas kontentigita; mi vidis cian konsternon, cian timon, — mi igis cin ekpafi kontraŭ min; al mi estas sufiĉe, — ci min memorados! Mi cin oferdonas al cia konscienco.” — Tiumomente li estis forironta, sed haltis ĉe la pordo, rerigardis la trapafitan de mi pentraĵon, ekpafis kontraŭ ĝin, preskaŭ ne celante, kaj foriris. Mia edzino kuŝis sveninta; la servistoj ne kuraĝis lin haltigi kaj rigardis lin kun teruro; li eliris sur la peronon, vokis la
Paĝo:Puŝkin - La Pafo, 1913, Fiŝer.pdf/23
Aspekto