plaĉos al sinjoro banktenanto. La ludado daŭris ankoraŭ iom da minutoj; sed, sentante, ke la ludo ne estas laŭhumora por la mastro, ni unu post alia forlasis la kartojn kaj disiris en niajn loĝejojn, parolante pri la vakonta oficira loko.
La morgaŭan tagon, en la rajdejo, kiam ni demandadis, ĉu vivas ankoraŭ la malfeliĉa leŭtenanto, li mem aperis inter ni, kaj ni faris al li la saman demandon. Li respondis, ke li havis ankoraŭ neniun sciigon de Silvio. Tio nin ekmirigis. Ni iris al Silvio kaj en la korto trovis lin, eniganta kuglon post kuglo en ason, algluitan al la pordego. Li akceptis nin kutimmaniere, dirante nenion pri la hieraŭa okazintaĵo.
Pasis tri tagoj, — la leŭtenanto estis ankoraŭ viva. Ni demandadis kun mirego: „Ĉu efektive Silvio ne duelos?” Silvio ne duelis. Lin kontentigis tre supraĵa interklarigo, kaj li paciĝis.
Komence tio tre malutilis al li en la opinio de la junularo. Kuraĝmanko malpli ol io ajn estas pardonata de junaj homoj, kiuj en maltimeco kutimas vidi plejsupron de homaj kvalitoj kaj senkulpigon de ĉiuj eblaj malvirtoj. Tamen, iom post iom ĉio forgesiĝis kaj Silvio reakiris sian antaŭan influon.
Mi sola ne povis plu proksimiĝi al li. Havante ennaskitan romantikan imagemon, mi estis ĝis tiam plejforte sindonema al la homo, kies vivo