Saltu al enhavo

Paĝo:Puŝkin - Neĝa Blovado, 1892, Grabowski.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

rura sovaĝulo, kaj tio ĉi ne malutilis al li en la opinio de Mario Gavrilovna, kiu (kiel ankaŭ ĉiuj junaj damoj senescepte) kun plezuro senkulpigis la malprudentaĵojn montrantajn kuraĝon kaj fajrecon de l’ karaktero.

Sed pli ol ĉio… (pli ol lia karesemo, pli ol la interesanta paleco, pli ol la bandaĝita mano) la silentado de la juna huzaro vekadis ŝian sciemon kaj fantazion.

Ŝi ne povis malkonfesi tion, ke ŝi multe al li plaĉis; kredeble ankaŭ li kun sia sprito kaj koneco de la homoj povis jam ekvidi, ke ŝi lin elektis: kial ĝis nun ŝi ne vidis lin apud siaj piedoj kaj ne aŭdis lian konfeson? kio lin retenadis? la timemo, neapartigebla de l’ efektiva amo, la fiereco aŭ la koketado de lerta amisto? Tio ĉi estis por ŝi enigmo. Pensinte bone ŝi decidis, ke la timemo estis sole la kaŭzo, kaj intencis kuraĝigi lin per pli granda atenteco kaj laŭ la okazoj ankaŭ per karesado. Ŝi preparadis la plej neesperatan disligon kaj malatendeme atendis la minuton de la romana klariĝo. La sekreto, kia ajn ĝi estus, ĉiam premas la virinan koron. Ŝiaj militaj operacioj havis la deziritan finon: almenaŭ Burmin’ fariĝis tiel pensema kaj liaj nigraj okuloj kun tia fajro haltadis sur Mario Gavrilovna, ke la decidanta minuto ŝajnis jam proksima. La najbaroj paroladis pri la edziĝo kiel pri fakto jam finita, kaj la bona Praskovja’ Petrovna ĝojadis, ke ŝia filino fine trovis por si indan flanĉon.

La maljunulino sidis unu fojon sola en la gastĉambro, diskuŝigante kartojn (la grande patience)