vis en nekonata flanko. La blovego ne ĉesadis; mi ekvidis lumeton kaj ordonis veturi tien. Ni alveturis en vilaĝon; en la ligna preĝejo estis lumo.
La preĝejo estis malfermita; post la barilo staris kelkaj gliveturiloj, sur la entrejo iradis homoj. „Tien ĉi! Tien ĉi!” ekkriis kelkaj voĉoj. Mi igis la postilionon antaŭveturi. „Sed permesu, kie vi estis tiel longe!” diris al mi iu; „la fianĉino sin trovas en sensenta estado; la pastro ne scias, kion fari; ni jam estis pretaj veturi reen. Eliru ja pli rapide!” Silentante mi elsaltis el la glitveturilo kaj eniris en la preĝejon malforte lumigatan per du aŭ tri kandeloj. Knabino sidis sur la benko en malluma angulo de la preĝejo; dua frotis ŝiajn flankfruntojn. „Glor’ al Dio,” ŝi diris, fine vi alveturis! Vi preskaŭ mortigis la fraŭlinon!”
La maljuna pastro proksimiĝis al mi kun la demando: „Ĉu vi ordonas komenci?” — „Komencu, komencu, patreto, mi respondis senpense. Oni levis la knabinon. Ŝi al mi ŝajnis ne malbela…
Nekomprenebla, nepardonebla knabeco: mi staris apud ŝi antaŭ la altaro; la pastro rapidis; tri viroj kaj la servantino tenis rekte la fianĉinon kaj estis okupataj nur por ŝi.
Oni nin edzigis. „Kisu vin,” oni diris. Mia edzino turnis al mi sian palan vizaĝeton. Mi ŝin volis kisi… Ŝi ekkriis: Ho ĝi ne estas li, ne li! kaj falis sen sentoj. La atestantoj ĵetis sur min la teruigitajn okulojn. Mi turniĝis, eliris el la preĝejo sen ia peno, ĵetis min en la glitvetirulon kaj ekkriis: for! antaŭen!