Paĝo:Reymont, Ave Patria, Morituri te salutant…, 1909, Zamenhof.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La nokto falis rapide; la tuta mondo enprofundiĝis en nigroverdajn senfundaĵojn de mallumoj, sur la horizonto la ĉielo fandiĝis kun la maro en unu netrapenetreblan abismon, plenan je terura bruego, je balbutantaj movoj de ondoj, je fantomoj de grizverdaj kolharegoj kaj je tremanta dezerto spiranta per teruro kaj timo.

Ia maltrankvilo naskiĝis en la spacoj, la ventoj trakuradis kun ĝemego kaj spireganta kolera muĝo de l’ maro fariĝis ĉiam pli potenca, aliformiĝis de tempo al tempo en surdan sufokatan huffrapadon, kvazaŭ miloj da ĉevaloj estus kurintaj sur la sekigita tero; ĝi eksplodis per mallonga ekscitanta muĝego kaj rebatiĝis, faladis peze en abismojn kiel kadavro.

La ventego furiozis ie malproksime.

Sed en la silenta golfo oni kvazaŭ ne sciis pri ĉi tio, ĉar ankoraŭ longe regis morta silento. Kaj nur, kiam super la malproksima haveno ekbrulis palaj, apenaŭ videblaj fajrobriloj kaj komenciĝis nerva rapidema movado, subite ekgrincis leviloj, ekŝprucis lumoj, la gigantoj komencis moviĝi kaj la torpedŝipoj ekkrozis kun siblo apud iliaj bordoj.

Hiroŝe, kiel estro de l’ kampanio, trarigardis ĉiujn ŝipojn.