Paĝo:Reymont, Ave Patria, Morituri te salutant…, 1909, Zamenhof.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉie la maŝinoj estis jam subvapore, la kapitanoj staris sur siaj pontetoj kaj la ŝipanaro okupis siajn ordinarajn postenojn.

Nepriskribebla silento ekregis sur la ferdekoj.

Hiroŝe moviĝis kvazaŭ inter fantomoj.

Nek unu voĉo elŝiriĝis el la tremantaj buŝoj, nur la koroj premiĝis, eksplodataj de muta krio, manpremoj anstataŭis parolojn, rigardoj fariĝis kisoj, ridetoj estis adiaŭdiro, gestoj — ĵuro…

La morto ekblovis per glacia elspiro, alvenis momento kvazaŭ de plej kortuŝantaj konfidoj kaj lastaj sanktoleadoj.

Ankoraŭ unu rigardo sur la mondon, ankoraŭ unu muta doloriga demando, kaj la vivantoj komencos malsupreniri en tombojn.

Hiroŝe moviĝis pli kaj pli mallaŭte kaj timeme, sed kvankam senlima malĝojo dispremis lian animon, li plenumis severe sian devon, kontrolis ĉion necesan, enrigardis eĉ sub la ferdekojn en la magazenojn, plenigitajn de grandegaj ŝtonoj kunforĝitaj per fero, malsupreniris en la maŝinajn kamerojn, kie en sangaj lumbriloj laboris duonnudaj hejtistoj kaj poste disdonadis al la kapitanoj sigelitajn ordonojn, ĉirkaŭprenis ankoraŭ unu fojon per la