Paĝo:Reymont, Ave Patria, Morituri te salutant…, 1909, Zamenhof.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malsekaj okuloj la salutantajn lin ŝipanarojn kaj malaperis kiel ombro.

Alvenis fine la lasta momento, malfermiĝis la digo, ekbrilis signalo kaj la ŝipoj komencis eliradi, ordigante sin laŭlinie; la torpedŝipoj iris flanke, kiel ŝafhundoj, gardantaj ŝafaron.

La kampanio eknaĝis kaj malaperis en mallumoj.

La maro malfermis siajn senlimajn brakojn kaj ĉirkaŭprenis ilin en sian potencon.

Hiroŝe staris ĉe la direktilo de la antaŭiranta ŝipo, rigardante malproksimajn estingiĝantajn lumbrilojn.

Ili naĝis sen lumoj, rampante singarde tra ventegoj kaj nokto, kiel vico da sovaĝaj bestoj, rapidanta al sanga akiro.

La nokto estis netrapenetrebla; nigraj, furiozantaj ondoj ruliĝis kun surda muĝo; nek unu stelo en la abismoj de l’ ĉielo, nek unu konstanta konturo de objekto, nenio krom ŝaŭmantaj profundaĵoj de mallumoj, balanciĝoj kaj minacaj bruegoj.

La ŝipoj iris plenvapore, batalante furie kun la maro — la ventego levis ĉiam pli kaj pli supren sian kriegantan kapegon, ventoj alkuradis el mallumejoj per muĝantaj aroj kaj la