Paĝo:Reymont, Ave Patria, Morituri te salutant…, 1909, Zamenhof.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ondoj kvazaŭ sennombraj sovaĝaj ĉevaloj vetkuris kvikante, saltis al la ŝiprandoj kaj falis sur la ferdekojn.

Kaj tiel forpasis horoj.

La ventego fariĝis ĥaoso de furioziĝintaj elementoj, montoj da akvo leviĝis el profundejoj kaj krevis kun siblo, nepriskribebla bruego plenigis la aeron, kriegis la maro, kriegis ventoj, kriegis la maŝinoj laborantaj senĉese, la furia turniĝo tiel ĵetadis la ŝipojn, ke ili disflugadis ĉiuflanken, kiele splitoj, sed ree stariĝis nevenkeblaj eltiritaj en unu vicon, ili iris fiere tra la danco de fortegoj englutantaj sin reciproke, ili iris senhalte, kvankam ilin batis eksplodoj de blinda kaj senpensa potenco kaj ebriaj, frenezaj fortoj frapis per bategoj de uraganoj.

Hiroŝe gvidis la kampanion kun sentima certeco, li interŝanĝis kelkajn vortojn kun la direktilisto, ordonis ion per la tuboj al la maŝinoj, kontrolis sektstanton, donis iafoje signalojn, kiuj fulme distranĉis la mallumojn kaj ree stariĝis ĉe la direktilo, avide rigardante tien, kie estis jam nur netrapenetreblaj noktaj ombroj.

Li revenis ofte preskaŭ senscie kaj rigardis timeme, kontrolante samtempe la konturojn de l’ ŝipoj naĝantaj post li kvazaŭ vicoj da