Paĝo:Reymont, Ave Patria, Morituri te salutant…, 1909, Zamenhof.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nigraj ĉerkoj, senĉese superŝutataj per ŝprucanta sablo de mallumoj.

Kaj subite ektremis en li la koro, forĝita en severan potencon de l’ devo, ekŝprucis blindigantaj rememoraĵoj, malfermiĝis la animo ĝis la fundo, kaj reaperis en ĝi la tuta pasinta vivo, ĉiuj tagoj eliris el la forgeso kaj iris tra la memoro per sorĉa, ĝojega procesio. Ĉirkaŭvolvis lin rozkolora nebulo de revoj kaj petole dorlolante kondukis en florplenan boskon de kvieta homa feliĉo kaj kantis himnojn de l’ estado.

Senlima sopiro trapenetris lian koron.

— Neniam! Neniam! Neniam! — ekĝemis plendo, sovaĝa, neesprimebla plendo.

Cent feraj ungegoj kunvolvis liajn internojn, li saltis furioza kvazaŭ volante ekkapti la ventojn kaj forkuri de tiu ĉi tombo kaj reveni al la vivo.

Sed li haltis, trakurante per la ektimigitaj okuloj la ĉirkauon, ĉar eksonis en li severa forta voĉo de l’ patrino:

— Mi ĝojas, ke mi donis vin al la mondo, ĉar nun mi povas vin oferi al la patrujo. Estu fiera, ke vi povas morti pro ĝi!

Tio estis ŝia lasta voĉo de l’ adiaŭo. Li memoris ĝin kaj sentis en la koro, kiel ne-