Paĝo:Reymont, Ave Patria, Morituri te salutant…, 1909, Zamenhof.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estingeblan flamon; li rektiĝis subite kaj ekrnurmuretis humile:

— Mi mortos, patrino! Mi mortos!

Li levis fiere la kapon, per malestimo mortigis la momentojn de l’ ŝanceliĝo, fariĝis ree netimigebla estro, fariĝis jam nur malvarma, senkompata ekbato, kiu devis surfali la malamikojn.

Estis jam post noktomezo, kiam la torpedŝipoj elnaĝis rapideme por esplori la ĉirkaŭon kaj la ŝipoj ŝanĝis sian ordon, stariĝinte en longan linion, kline ĵetitan sur la ondojn.

Ili havis ankoraŭ kelkajn horojn da vojo antaŭ si, sed jam ĉio sur la ŝipoj estis plej zorge fermita, por ke ne eliru eĉ plej malgranda lumo, eĉ la kamenoj ricevis supre kvazaŭ kapuĉojn, ensorbantajn lumon kaj la homoj, alkroĉante sin al ŝnuregoj kaj barieroj sur la superaj pontetoj, enprofundigis en la mallumojn la malkvietajn okulojn kaj ŝtoniĝis en silenta teruro de atendo.

Sed la nekonata sorto ŝtelatendis ie ankoraŭ malproksime!

La ventego komencis trankviliĝi, ankoraŭ de tempo al tempo elŝiriĝis el profundejoj kvazaŭ aroj da muĝantaj brutoj kaj iafoje ekblovis uragano, disbalais la ondojn kaj tiel