Paĝo:Reymont, Ave Patria, Morituri te salutant…, 1909, Zamenhof.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Post dudek minutoj atingos nin ĝia lumo.

— Ni ekatakos de flanko, el sub la ŝtonegoj, ĉar la tuta enirejo estas lumigita.

— Nin atendas malfermita tombo. Oni jam bruligis torĉojn sur ĝi — aldonis mallaŭte Kataoka.

— Tie, tie ni mortos, tie.

— Sed ni tiel ŝtopos ilian faŭkon per niaj korpoj, ke ili sufokiĝos!

Alte super ili traflugis dekkelko da vagaj lumstrioj.

— Nova reflektoro! Post momento oni nin malkaŝos!

Mallonga manpremo, profunda reciproka rigardo de la okuloj kaj ili diskuris rapideme.

Oni vidis jam per nuda okulo du fortegajn reflektorojn. Strioj de lumo, kvazaŭ flugiloj de ventmueliloj flagris per senĉese rondirantaj fulmoj, serĉante avide ion en la dezertaj spacoj, desegnis ĉiam pli kaj pli grandajn rondojn, tranĉante la nokton kvazaŭ per brilantaj sabroj.

La bordo estis jam malproksime, la maro batis furioze la ŝtonegojn, obstina, senĉesa frapado de ondoj skuis la aeron per surda klakado; la vento ruliĝis kun bruo kaj el post