Paĝo:Reymont, Ave Patria, Morituri te salutant…, 1909, Zamenhof.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nebuloj leviĝis ĉiam pli proksime, ĉiam pli distingeble, mallumaj, fleksitaj konturoj de montoj.

Port-Arturo kuŝis kvazaŭ nigra monstro inter bruegantaj akvoj, turnanta ĉirkaŭe la sangajn okulaĉojn de l’ reflektoroj; deklivaj montoj ĉirkaŭprenis ĝin per netrapenetrebla ringego, tra kiu en la internon kondukis nur unu mallarĝa trairejo.

La ŝipoj ĵetiĝis iom flanken, al la bordoj, kaj evitante ĉiam malkaŝon, flugis per etendita vico rekte al la nigriĝanta faŭko.

Nigraj gigantaj korpegoj, balanciĝante kvazaŭ sur trapezoj, iris jam plenvapore, glitadis kiel fantomoj tra la lumflagradoj kaj tra la altiĝintaj ondoj, enprofundiĝadis ĉiumomente kaj ĉiumomente leviĝis arogante, kuris nehaltigeblaj, flugis vete kun la ventoj, kiel terura ventego kaj kiel ventego plena je tondroj.

Kaj sur la ferdekoj staris jam ĉiuj, pretaj, sentimaj, silentaj.

Senfine longaj momentoj forkuris en morta silento de atendo.

Ankoraŭ mil metroj… ili kuras furie… leviĝas… falas en abismojn… venteflugas kiel grandegaj birdoj kaj ĉiuj koroj frapas laŭ la ritmo de l’ maŝinoj, volviĝas de doloro ĝis