Paĝo:Reymont, Ave Patria, Morituri te salutant…, 1909, Zamenhof.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Banzaj! Antaŭen! — elŝiriĝis unu ekkrio kaj eksilentis.

Alvenis la lasta momento.

Hiroŝe starante en la fino de l’ ŝipvico kviete kaj neelpeteble ĵetadis ilin en la faŭkon de l’ morto.

La brulŝipoj prenis la plej rapidan iron kaj kuris kvazaŭ furiozigitaj leonoj.

Sed la morto ankaŭ maldormis. Oni rimarkis jam ilin. Sangaj strioj ree ekpafis, ekmuĝis tondroj, eksiblis hajlego da kugloj kaj cent elektraj sunoj superverŝis ilin per maro da lumo, renkonte elŝoviĝis, kvazaŭ nigraj salamandroj, longaj torpedŝipoj…

La unua brulŝipo ekflagris en la lumo kaj ĵetis sin antaŭen al la enirejo, kvazaŭ flugante en aero, sed salutita de uragano da kugloj, ekvolviĝis kiel vundita besto, ekmuĝis el ĉiuj kanonoj, suprensaltis kiel ĉevalo kaj malaperis en profundejoj.

Post ili eliradis jam el la ombroj aliaj kaj kiel aro da furioziĝintaj monstroj ĵetis sin neretenble en la uraganon de fajro kaj fero, kiu subite ekfuriis super ili.

Ektremis la tero, ondoj komencis barakti kaj ĝemi, kvazaŭ brutoj, ekposeditaj de timo kaj la ekvekitaj mallumoj tremis per senĉesaj