Paĝo:Reymont, Ave Patria, Morituri te salutant…, 1909, Zamenhof.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ektremigis la aeron, oni pafis de ĉiuj fortikaĵoj, oni frapis konstante, oni frapis senĉese, oni frapis kun tia terura unotoneco, ke tiuj ĉi nesilentiĝantaj eĉ por momento muĝegoj de kanonoj, eksplodoj de grenadoj, krakado de krevantaj ŝrapneloj, bruoj de l’ maro kaj siblo de ventoj kunfluis en unu ĝeman, plendan himnon, ĉe kiu mortis unu post alia la brulŝipoj.

Jam sep da ili kuŝis sur la fundo de l’ mallarĝa faŭko, kaj la oka agoniis disfrakasita per kugloj, kiam Hiroŝe ekkriis al la direktilo:

— Kaj nun ni!

— La lasta — ekmurmuretis kiel eĥo, Kataoka.

Ekgrincis ŝraŭboj, la dua brulŝipo preterglitis senbrue, ekkrakis laĉenoj, jungiĝis kune flanko ĉe flanko kaj kvazaŭ Lelum Polelum ili ĵetis sin en la batalon al la komuna morto.

La fortikaĵo ĝemis per tondroj, kiel furio, la pluvego da fulmoj trafendis la mallumojn per terura flagrado kaj uragano da kugloj falis senĉese, kiam la lastaj brulŝipoj subite aperis en la lumgarbo kaj saltis al la trairejo per la tuta forto de l’ maŝinoj.

— Banzaj! Banzaj! — ili kriis flugante kiel ventego.