Paĝo:Reymont, Ave Patria, Morituri te salutant…, 1909, Zamenhof.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝipoj enprofundiĝadis malrapide kaj senbrue en la furioziĝantajn abismojn, entombiĝis en la akvon kun solena majesteco de l’ morto, la maro kun siblo enpuŝiĝis trans la disŝiritaj flankoj; la ondoj superverŝis la trunkon… jam dronis la restaĵoj de ŝipbordoj… jam defluis la kadavroj kaj vunditoj… jam la morto finis sian senkompatan falĉadon.

Kaj nur sur la mastoj de la lasta ponto, sub la suna, disŝirita flago, alpremiĝis ankoraŭ areto da homoj batalantaj kun la morto.

Ili malsuprenfalis tamen ĉiam pli kaj pli, kugloj frapis ilin senĉese, grenadoj disŝiris tiujn ĉi malfortajn araneaĵojn, sur kiuj ili pendis; ĉiumomente iu forlasis maston kaj rebatiĝante de ŝnuregoj, falis kvazaŭ pafita birdo…

Nur sola Hiroŝe, malgraŭ la vundoj, sin tenis ankoraŭ sub la flago kaj per la restoj de l’ fortoj, voĉo kaj konscio, kriis de tempo al tempo:

— Banzaj! Banzaj!

Al li respondis kartoĉoj kaj senĉesa siblado de kugloj kaj plaŭdado de ondoj.

La hela tago leviĝis pli kaj pli supren…

Kaj li malsuprenfaladis malrapide, la akvo ĉirkaŭprenis liajn piedojn; li rampis sur la